Agent Orange

Disŝpruco de oranĝa agilo en Vjetnamio dum Operacio Ranch Hand, kondukita de 1962 ĝis 1971

Agent Orange [oranĵ] (Oranĝa AgentoOranĝa Agilo) estas senfoliilo kiu estas miksaĵo de herbicidaj kemiaĵoj, kiujn la usona armeo disŝprucis en Vjetnamio dum la Vjetnama milito, inter 1962 kaj 1970. Tio servis duoblan celon: unuflanke oni volis senfoliigi la arbojn, kiuj kaŝis la trupojn de Vjetkongo, aliflanke oni volis detrui rikoltodonajn plantojn, por malsatigi la malamikojn.

La miksaĵo entenis saman kvanton el krudaj butilaj esteroj de 2,4-duklorofenoksi-acetono (2,4-D) kaj 2,4,5-triklorofenoksi-acetono (2,4,5-T). La Agent Orange entenis plue en diversa proporcio 2,3,7,8-tetraklorodibenzo-p-dioksinon, kiu estas kromprodukto de produktado de 2,4,5-T kaj estas tre venena eĉ en malgranda kvanto. La usona armeo disŝprucis ĉirkaŭ 50 milionojn da litroj de Agent Orange. Tiu kvanto entenis ĉirkaŭ 170 kg da dioksino.

La postefiko de la Agent Orange estis la enorme oftaj abortoj, haŭtmalsanoj, kanceraj malsaniĝoj kaj denaskaj malnaturaĵoj. Ĉar la duoniĝa tempo de la dioksino en homa korpo estas 12 jaroj, la danĝera dioksino herediĝas de unu al la alia generacio. Ambaŭ vjetnamoj kaj usonaj soldatoj ege suferis la postefikojn de ĝi.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search